1915 - 2015 MEMORO

Hodiaŭ, la 24-an de majo 2015, estas la jarcenta datreveno de la eniro de Italio en tiun militon, kiu unuamomente estis nomata “Eŭropa milito”, kaj poste fariĝis “Monda milito”.

            Mi ne volas paroli ĉi tie pri la malsimilaj sentoj kun kiuj hodiaŭ tiu dato estos memorigata: kun retoriko fare de la “gajnintoj”, kun bedaŭro (kaj kontestado) fare de la tiamaj “malgajnintoj”.

Ĉiuj militoj estas plorindaj, sed en ĉi tiu aparta kazo eĉ pli, ĉar estis armite kontraŭstarigitaj loĝantaroj, kiuj poste estis vokitaj kunvivi, kun altigo de unu el la du partioj kaj kun prisilento pri la faroj de la alia.

Minimume 70.000 homoj el Trento-lando batalis en la aŭstria armeo; la triestanoj estis grandparte surŝipigitaj en la reĝa-imperia Mararmeo, sed ili ankaŭ estis inter la unuaj kiuj estis senditaj al la orienta fronto, jam la 11-an de aŭgusto 1914, kune kun goricanoj, istrianoj, slovenoj kaj kroatoj, entute 4.300: vidu suben (laŭ afabla rajtigo de “Club Touristi triestini”), memorŝildo ĉe la Centra stacidomo de Triesto, tiutempe Südbanhof, nome “Suda stacidomo” en rilato kun Vieno.

Mmi taksas bele ke la Provinco Trento jam delonge lanĉis iniciaton, kiu prenas sian nomon el fama verso de Giuseppe Ungaretti, eltirita el

Sankta Marteno de l’ Karso

El tiuj domoj

neni’ postrestis

krom kelka

mur-falintaĵo

El multaj

kun mi amkorespondaj

eĉ ne postrestis

tia malmulto

Enkore tamen

nenia kruco mankas

Ĉi koro estas

la land’ plej turmentita.

Giuseppe Ungaretti, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Literatura foiro” 1/1970)

 

Eble por eviti interfratiĝojn, la itallingvaj aŭstrianoj estis sendataj batali en Galicion, nuntempe Pollandon: interŝanĝe, poloj estis sendataj batali en Italion (la patro de Karol Wojtyła, same nomata Karol, batalis ĉe rivero Piave, sed sur la alia bordo).

Aparte peniga estis la situacio de la esperantistoj, ĉar tiuepoke la movado estis vigla precipe en la aŭstriaj-hungaraj teritorioj (Triesto, Trento, Bolzano/ Bozeno, Gorico, Istrio, Fiume/ Rijeko), kaj ankaŭ en Italio la ĉefa aktiveco estis en la disdividita Friulo: la revuo “L’Esperanto” estis presata ĉe la presejo de Antonio Paolet en San Vito al Tagliamento, en la “itala” Friulo, en militzono. Simptoma ĉi tiu anonco, aperinta en numero 1915-6,7:

ATENTIGO  DE LA DIREKCIO

La malfacila provizado de papero, la rimarkinda malfruo de la poŝto en la transsendo de la presprovaĵoj kaj la revizio de la Cenzuro, tial ke nia urbeto estas entenata en la militzono, ne ebligis la regulan aperon de la revuo. Niaj fidelaj abonantoj certe jam ekkonsciis pri tio, konvinkitaj ke ni faros ĉion kion ni povas por daŭrigi la publikigon.

Sed precipe forfalis la homaj kontaktoj (ekde la 28-a de aŭgusto 1916, ankaŭ tiuj kun Germanio), kaj la esperantista agado estis rigardata kun suspektemo de la aŭtoritatuloj de ambaŭ Landoj. Pri la cenzuro parolas plurfoje la revuo; ekz., jen tio kion ĝi skribas en numero 1916-1:

Esperanto kaj la Poŝta Cenzuro

Ni ricevas de la Direkcio de la Universala Esperanto-Asocio de Ĝenevo kun dato 21-a de februaro 1916 jenan poŝtkarton, kiun ni tradukas el la franca<.

«Estimata Sinjoro, -Ni havas vian karton de la oka kuranta. La gazeto «Esperanto» daŭre aperas regule je la 3-a de ĉiu monato. Bedaŭrinde la presaĵoj en Esperanto estas haltigataj de la Cenzuro. Ĉi tiu malagrablaĵo estas serioza, kaj havigas al ni rimarkindan damaĝon. Ĉu la Cenzuro ne povus utiligi kunlaboranton kiu konu Esperanton, samkiel oni faras en la aliaj landoj? Pro tio estus necese, ke la italaj Esperantistoj faru iun demarŝon ĉe la koncernaj aŭtoritatuloj. Nia periodaĵo enhavas nenion, laŭ tia naturo ke ĝi malebligu ĝian enkondukon en Italion; nur la fakto, ke ĝi estas skribita en lingvo nekonata de la Cenzuro, malhelpas ĝian distribuon. Sed la demarŝoj devas esti farataj de la italaj Esperantistoj kaj ne de eksterlandanoj. El la jaro 1916 restas al ni sufiĉe da ekzempleroj sendotaj al tiuj kiuj ne ricevis ilin. Kun plejbonaj salutoj H. Hodler».

Niavice ni turnas la inviton al la plej influhavaj italaj Esperantistoj, ĉar ni jam faris nian eblon por forigi la malagrablaĵon kiu nun okazas. Fakte, ekde la komenco de la itala milito, kiam ĝentila esperantistino petis ke ni informiĝu ĉe la Cenzura Oficejo kial ne plu atingis ŝin leteroj kaj kartoj el la multenombraj eksterlandaj korespondantoj, ni skribis al la Centra Direkcio de la milita poŝta Cenzuro proponante la agadon de ĉiuj membroj de la Katedro kiel tradukantoj el Esperanto. Ni ne ricevis respondon, kaj ni ne insistis ĉar poste oni ricevis kaj oni povis forsendi korespondaĵojn en internacia lingvo. Male, ekde ĉirkaŭ unu monato ekzistas speciala malpermeso kontraŭ la eliro de ĉia korespondaĵo en Esperanto, kaj eĉ de ĉi tiu periodaĵo, dum almenaŭ kelkaj korespondaĵoj en E. libere eniras. La gazeto «Esperanto» de Ĝenevo ne alvenas al ni post novembro, dum atingis nin esperantistaj periodaĵoj el Hispanujo, el Anglujo, el Nederlando, el Rusujo, el Francujo, el Usono kaj el Japanujo. Ni petdeziras, ke iu persono pli influhava ol ni akiru ke la gazeto de U.E.A. povu eniri kiel en pasinteco.

 

Tamen, ĉar ankaŭ la plej grandaj tragedioj havas ofte pozitivan flankon, jen tio, kion skribas tiu sama revuo en numero 1915-12:

LA ESPERANTISTAJ SOLDATOJ

Por konsolo de la Esperantistoj, kaj kiel pruvo de la utileco de Esperanto, la “Gazzetta del Popolo” transskribas el la organo de la germanaj esperantistoj “Germana Esperantisto” la leteron,  kiun aŭstria soldato, kaptita de rusoj kaj transportita al Siberio, skribis el sia kaptiteco al germana amiko: «Kiam mi falis en la manojn de la rusoj - li skribas - mi povis por la unua fojo ĝuste aprezi la valoron de neŭtrala helpa lingvo. La malgranda verda stelo de Esperanto, kiun mi ĉiam kunportas, vekis la atenton de la helpantoj de ambulanco, kiuj foriris, tuj revenante kune kun rusa oficiro. Tiu, ekvidinte la verdan stelon, kun brilegaj okuloj alproksimiĝis al mi, min salutis en esperanto, kaj demandis de mi ĉu vere la francoj transpasis Rejnon. Kiam li eksciis de mi la kontraŭan veron, li multe miris pri tio. Pro interveno de tiu oficiro, mi estis flegata tre zorge, kaj post kvar tagoj oni transportis min al Moskvo. Ankaŭ tie Esperanto estis al mi mi utila. La duan tagon venis trovi min tri oficiroj, ĝojaj ke ili povas paroli espe­ranton kun eksterlandano. Kelkajn tagojn pli poste oni estus devintaj transporti min al Siberio, sed danke al la interveno de tiuj oficiroj mi restis en Moskvo, kaj estis destinita al servado ĉe unu el tiuj oficiroj: konfida posteno, kiun mi ŝuldas nur al mia kono de Esperanto. Pli poste venis ankaŭ deknaŭ hungaraj soldatoj kaj tri italoj. Du hungaroj kaj unu trentiano sciigis al mi ke ili estas Esperantistoj. Mi tuj skribis al la Esperantista Grupo de ĉi tiu urbo, kaj kelkaj el ĝiaj membroj tuj venis nin viziti, ĝojegaj ke ili povas paroli Esperanton kun germanoj, hungaroj kaj italoj.»

Kaj la letero, sendita el Siberio pere de la Esperantista Grupo de Stokholmo, finiĝas per la salutoj de la rusaj Esperantistoj al la germanaj Esperantistoj, interesa dokumento pri lingva interfratiĝo. Giovanni Della Savia

 

Mi finas (por hodiaŭ) per noto tragike komika (aŭ komike tragika): jen tekston de poŝtkarto de milita poŝto de la 20-a de aŭgusto 1915, en kiu itala fervojisto (ne esperantista), komisiita pri la transporto de la hp,oj el Trento-lando relegaciendaj en Italion post la komenca impeta antaŭeniro de la itala armeo en la zono de Grigno (Trentolando), skribas interalie:

“Antaŭ kelkaj tagoj faris brilegan antaŭeniron soldatoj kaj oficiroj kune rapidaj, kaj danke al Dio ili atingis bonan lokon… La Aŭstrianoj, tiuj kiujn mi relegacias, ĉiuj plendas kontraŭ sia Imperiestro kiu estas ĉe la fino”.

Senutilas diri ke, kontraŭe, sekvis tri pliaj jaroj da milito, kun altega nombro da mortintoj, vunditoj kaj detruoj.

Antonio De Salvo – Roma/Romo

 ESCAPE='HTML'
 ESCAPE='HTML'