PREMIO "ANGELO SORANZO" - JARO 2016

PREMIO “LILIANA CERNECCA SORANZO” - JARO 2015

Vidu en la itallingva versio la fotojn de la verkoj ekspoziciitaj.

 

PREMIO "ANGELO SORANZO" 2014

 KLAKU

 ESCAPE='HTML'

La ekspozicio de la ricevitaj verkoj okazas ekde la 26a de novembro gxis la 5a de decembro 2014, cxiutage - KROM DIMANCXE - dum la horaro 17.30 - 19.30, en la ejo cxe la unua etagxo de "via del Coroneo 15 - Trieste".

INAUGURO: 26.11.2014 h. 17.30

PREMIADO KAJ FERMO: 5.12.2014 h. 17.30

La Jxurio, kiu taksos la verkojn laux sia nediskutebla decido, estas formita de la gesinjoroj:

- Renata DAMIANI, pentristino kaj skulptistino

- Antonio SOFIANOPULO, skabeno pri kulturo de la Grek-orienta Komunumo de Triesto

- Ottavio GRUBER, pentristo, cizisto, poeto.

La ekspozicio estas libere vizitebla, sed eblas mendi sian viziton, precipe kaze de grupo.

Ni invitas vin al tiu cxi evento, vi estos surprizita!

PREMIADO KAJ FERMO DE LA EKSPOZICIO

VENDREDON, LA 5AN DE DECEMBRO 2014 en la ekspozicia saloneto cxe la unua etagxo en "via del Coroneo 15 - Triesto"

Por tiu cxi konkurso, alvenis 20 verkoj realigitaj per diversaj teknikoj de auxtoroj el Italio - regionoj Friulo Julia Venetio, Venetio kaj Toskanio, el Slovenio, Kroatio kaj Auxstrio.

La Jxurio, surbaze de la Regularo kaj de sia neapelaciebla decido, asignis la premiojn kiel sekvas:

1a premio al Giordano Predonzan, Triesto-Italio

2a premio al Zxeljko Hudek, el Auxstrio

3a premio al Rosanna Palombit, Mugxa-Italio

Speciala premio por la plej signifa teksto estis aljugxita al la Lernantoj de la Tria Klaso el la Bazlernejo Simon Jenko en Kranj-Slovenio.

Admiru la fotojn kaj legu la premiitan tekston cxe la pagxo dedicxita al tiu cxi premio en la itala lingvo.